Evangelio laŭ Luko 2:10
Kaj la anĝelo diris al ili: Ne timu; ĉar jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda ĝojo, kiu estos al la tuta popolo;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
11ĉar hodiaŭ estas naskita por vi, en la urbo de David, Savanto, kiu estas Kristo, la Sinjoro.
Read all of Evangelio laŭ Luko 2
Cross References
Genesis 12:3Kaj Mi benos viajn benantojn, kaj viajn malbenantojn Mi malbenos, kaj beniĝos per vi ĉiuj gentoj de la tero.
Psalms 98:2La Eternulo aperigis Sian savon; Antaŭ la okuloj de la popoloj Li malkaŝis Sian justecon.
Isaiah 41:27Mi la unua diris al Cion: Jen ili estas; kaj al Jerusalem Mi donis sciiganton.
Isaiah 52:7Kiel ĉarmaj estas sur la montoj la piedoj de anoncanto, kiu proklamas pacon, anoncas bonon, sciigas pri helpo, diras al Cion: Reĝas via Dio!
Isaiah 61:1La spirito de la Sinjoro, la Eternulo, estas sur mi, ĉar la Eternulo min sanktoleis, por bonanonci al mizeruloj; Li sendis min, por bandaĝi tiujn, kies koro estas vundita, por anonci liberecon al kaptitoj kaj malŝloson al malliberigitoj,
Daniel 10:19Kaj li diris: Ne timu, ho simpatia homo, paco estu al vi, kaj estu kuraĝa. Kaj dum li parolis al mi, mi kuraĝiĝis, kaj diris: Parolu, ho mia sinjoro, ĉar vi min refortigis.