Epistolo al la romanoj 12:20
Sed se via malamiko malsatas, donu al li manĝi; se li soifas, donu al li trinki; ĉar tion farante, fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
21Ne venkiĝu de malbono, sed venku malbonon per bono.
Read all of Epistolo al la romanoj 12
Cross References
1 Samuel 24:16Kaj kiam David finis la paroladon de tiuj vortoj al Saul, Saul diris: Ĉu tio estas via voĉo, mia filo David? Kaj Saul levis sian voĉon kaj ekploris.
2 Kings 6:22Sed li diris: Ne mortigu; ĉu vi mortigas tiujn, kiujn vi kaptis per via glavo kaj per via pafarko? metu antaŭ ilin panon kaj akvon; ili manĝu kaj trinku, kaj ili iru al sia sinjoro.
Psalms 140:10Falu sur ilin brulantaj karboj; Ili ĵetiĝu en fajron, En abismojn, ke ili ne leviĝu.
Song of Solomon 8:6Konservu min kiel sigelon en via koro, kiel sigelon sur via brako; Ĉar la amo estas forta kiel la morto; La ĵaluzo estas nefleksebla kiel Ŝeol; Ĝiaj brulaĵoj estas brulaĵoj de fajro, La flamo de la Eternulo.
Luke 6:27Sed mi diras al vi, kiuj aŭdas: Amu viajn malamikojn, faru bonon al viaj malamantoj;